| La
Semajnfino de la Instruado 7a
- 9a de marto 2003
kun Miroslav
Malovec estro de la
ekzamenkomisiono de ChEA, autoro de
"Gramatiko de Esperanto" kaj
kunautoro de vortaroj kaj
d-ro ing. Josef Vojácek
docento pri informatiko de la
Masaryk-universitato Brno sabato
kaj dimancho |
fotis Robert
Bogenschneider, Radolfzell |
La
semajnfino fakte komencighis dum la klubvespero
je la 6a de marto per sinprezento de
la instruistoj. Miroslav Malovec
respondis demandojn pri gramatikaj
malfacilajhoj, rakontis pri la genezo de
sia "Gramatiko de Esperanto"
kaj prezentis la Someran
Esperanto-Tendaron (SET) kaj ties
cirkauajhon, ankau per lumbildoj. Je
vendredo okazis renkontigho de
instruistoj el la kluboj de Frankfurt kaj
Kassel, dum kiu ili parolis pri siaj
spertoj dum la instruado. Sur la foto:
Miroslav Malovec foliumante en lernolibro
de d-ro Dahlenburg |
|
Temoj de la lingvoinstruado: La
demandoj, kiuj gvidis al la publikajho
"La analiza skolo antau la Maloveca
tribunalo" (ekz. ata / ita-problemo
el la vidpunktoj aspektisma kaj tempisma,
refleksivoj) Diversaj ekzercoj por
traduki, priskribi kaj formuli |
Instigo frekventi ekzamenojn:
prezento de la lingvoekzamenaj konceptoj
de ChEA kaj UEA uzitaj
lernolibroj: "Faktoj kaj
Fantazioj" de Marjorie Boulton kaj
"Pashoj al plena posedo" de
William Auld |
Pri la aplikado de Esperanto: Kiel
kontribui al "Reta Vortaro" kaj
"Vikipedio", bazaj atentigoj
pri terminologia laboro Organiza temo:
Kiel prepari kaj organizi
Esperanto-kurson prelego de Andreas
Emmerich aldone al la vendreda programero
|