| Parado de Kulturoj - 2008-06-21Kiel
en antaŭaj jaroj kelkaj regionaj esperantistoj el Frankfurto, Visbadeno
kaj Marburg partoprenis sub la nomo "Esperanto Frankfurto" en la
"Parado de Kulturoj" kiel unu el cirkaŭ 80 grupoj en ĉiulandaj
kostumoj. La parado okazis la 6an fojon kaj estas organizata de
urbestraro de Frankfurto. Ni pligrandigis la grupimpreson per unuecaj kostumoj, kiujn dizajnis kaj kudris la estrino de la grupo: diversakolorajn pelerinojn kun brodita Esperanto sur la dorso kaj tergloboj kiel ĉapelo sur niaj kapoj. La kostumoj kaj la renovigita flag-dekorita ĉareto bone kongruis kun la ĉi-jara slogano de la parado "Multkolore - bele - Frankfurto". Ankaŭ al la vagoneto ni fiksis terglobon, malfeliĉe iom etan, kaj ĝi portis niajn varbilojn. Tiel iris 8 partoprenantoj (el kiuj unu infano) tra la centro de la urbo, regule informis homojn ĉe la rando kaj donacis niajn varbilojn. Ni disdonis flugfoliojn pri esperanto, la kulturo, la lingvolernebleco, GEJ, ktp. Bedaŭrinde meze de la vojo nia materialo komencis elĉerpiĝi - unue la ĝeneralaj informiloj. Ni ekdistribuis la foliojn pri specifaj temoj, sed iom antaŭ la fino ankaŭ tiuj estis for. En belega varma vetero la spektantoj estis ege interesataj preni niajn novajn informflugfoliojn, ofte ankaŭ infanoj interesiĝis. Rigardu ni tion el la ĝojiga flanko: Ni disdonis preskaŭ 200, almenaŭ kiom ĉe ĉiuj antaŭaj fojoj kune, kaj esperas ke kelkaj montros la bonan vojon al la Esperanto Societo Frankfurto. Ĉiu grupo estis prezentata de la loka radio "Planet Radio" apud Hauptwache kaj je la fino de la paradvojo ĉe la bordo de rivero Majno ĉiu grupo povis mallonge sin prezenti kaj oni klarigis por nia grupo kio estas Esperanto. Ni tiam havis la eblecon konigi nian grupon kaj inviti la Frankfurtanojn al nia inform-varbotago por Esperanto en oktobro. Pliajn informojnpri la parado ĝenerale vi trovas en diversaj lingvoj ĉe www.parade-der-kulturen.de. |