| Parado de Kulturoj - 2006-05-20
"Ni estas Frankfurto", tio estas la slogano de la Parado de Kulturoj, kiu okazis je 2006-05-20 kvaran fojon en Frankfurto ĉe Majno. Estas gaja demonstracio por toleremo, paca kunvivado kaj kultura diverseco. Por eviti la tempon de la piedpilka ĉampionado (kaj ankaŭ ne trafi la lernejajn feriojn) ĝi estis pli frua en la jaro. Do ne ripetiĝis somera vetero, sed malbonŝance konstante pluvetis; kun la rezulto, ke multaj aliĝintaj grupoj ne venis kaj estis malpli da spektantoj. Tamen laŭ takso de la organizintoj inter 10000 kaj 20000 homoj vidis la paradon - do ankaŭ nin. Pli granda kontraŭe estis la nombro da ĉeestantaj esperantistoj: antaŭ du jaroj ni komencis per 4, lastjare estis 8, nun ree duoblo, do 16. Jam tradicio nun estas, ke kiel okulkaptilo funkciis originala ĉina bicikla rikiŝo - sed ĉi-foje ekipita per pli profesieca Esperanto-afiŝo. Tre kontentiga por ni estis la sufiĉe favora prezento ĉe la fina punkto fare de parolisto. pliajn informojnpri la parado ĝenerale vi trovas en diversaj lingvoj ĉe www.parade-der-kulturen.de. |