ESF

aktuell / aktuale

Unsere Treffpunkte

Kie renkonti nin

Was ist bei uns passiert? / Kio okazis ĉe ni?

Weitere Informationen

Parado de Kulturoj

"Frankfurto - unu urbo, unu mondo", tio estis la frapfrazo de la Parado de Kulturoj, kiu je 2005-07-25 okazis la trian fojon en Frankfurto ĉe Majno. Duafoje partoprenis esperantistoj, lastjare tute spontanee per eta grupo, ĉi-foje estis almenaŭ 8 personoj. La bunta procesio moviĝis tra la urbocentro de Frankfurto, laŭlonge de multaj miloj da rigardantoj, preskaŭ ĝisfine ĉe brilanta suno. Ni ĉe tio estis relative malgranda grupo, sed bone rimarkebla nelaste pro ĉina rikŝo. Sola amara guto estis la fina prezento fare de parolisto. El liaj vortoj oni klare aŭdis lian nesubtenon de nia temo - tute kontraŭa sperto kompare al la antaŭa fojo. Por ĝeneralaj informoj pri la parado en la germana kaj kelkaj aliaj lingvoj vidu ĉe www.parade-der-kulturen.de.